Milita tombejo aŭ soldata tombejo estas tombejo por membroj de armitaj fortoj aŭ civiluloj kiuj mortis dum milit-kampanjoj aŭ operacoj. La neceso por tiaj apartaj tombejoj devenas pro la fakto, ke dum militoj plej ofte mortintoj amasiĝas samtempe kaj ne eblas aranĝi apartajn tombojn por ĉiuj.